Counter

竹内義一(1931〜2005) [TAKEUTI Yosikazu]

  竹内義一さん(1931〜2005)は、1998年に第2代会長の西川豊蔵さんのあとを引き継いで会長に選任され、会の育成と発展に尽力されました。
 竹内さんは1946年京都市立四条商業学校3年生のとき、英語教師の一木誠也氏からエスペラントを学び、その後更に学習を深めてエスペラント運動に情熱を傾け、活躍されました。1961年、エスペラントを通じて知り合った登美子さん(1989年死去)と結婚され、エスペラントを常用する家庭生活が続けられました。
  1966年に田中貞美さん、西川豊蔵さんたちとともに高槻エスペラント会を創立し、自主的な市民文化団体として会の育成と発展に努めてこられました。
  エスペラントを市民文化活動に位置づけて実践を続けた竹内さんは、高槻市文化団体協議会会長、(財)高槻市都市交流協会理事、日中友好協会理事長などを歴任されました。姉妹都市の中国常州市へは毎年のように訪れてエスペラントを使った交流に力を注ぎました。
  エスペラント界では1965年の第21回国際青年エスペラント大会(大津市)組織委員長を皮切りに、関西エスペラント連盟の委員長('87〜'91)、同経理('91〜2000)、同会計監査('01〜'03)、日本エスペラント学会理事('97〜'04)などの多くの役割・仕事をこなされました。そして、白木賞('67)、KLEG賞('72)、小坂賞('99)を受賞されました。
  1984年よりアジアエスペラント運動委員会(KAEM)初代委員長としてアジアの運動とエスペラント大会の開催に尽力されました。また、1992から2004までは世界エスペラント協会(UEA)委員としても活躍され、2004年にはUEA名誉会員に選ばれました。
  2001年頃から呼吸困難を覚え通院、2002年に進行性難病の特発性間質性肺炎と診断されました。酸素吸引が必要となったその後も、会員の助けを借りて、酸素ボンベを牽引しながら例会に出席し、最後まで会の仲間と過ごすエスペラントへのおもいを示されました。


  S-ro Takeuti Yosikazu(1931〜2005) estis elektita en 1998 post s-ro Nisikawa kiel la tria prezidanto de EST kaj kontribuis por kulturado kaj disvolvado de nia societo.
  Kiam li estis triagrada lernanto de Kioto-Komerca Lernejo, li eklernis Esperanton pere de s-ro Itiki Seiya, tiama instruisto pri la angla lingo. Poste li profundigis la scion, entuziasmigxis por la movado kaj aktivadis. En 1961 li edzigxis kun Tomiko(forpasinta 1989), kun kiu li konatigxis per Esperanto, kaj en la familia vivo ili kutime uzis Esperanton.
  En 1966 kune kun s-roj Tanaka Sadami, Nisikawa Toyozo k.a. li fondis nian Esperanto-Societon en Takatuki, kulturadis kaj disvolvadis nian societon kiel memstaran organizon de civitana kulturo.
  Li traktis Esperanton kiel unu el civitanaj diversaj kultur-aktivadoj kaj laboradis kun tia motivo, dume li akceptis rolojn de la prezidanto de Urba Kultura Societaro, membro de administrantaro de Urba Internacia Asocio kaj la estro de administrantaro de Japan-Cxina Amika Asocio. Preskaux cxiujare li vizitis la gxemelurbon Changzhou en Cxinio kaj aktivis per Esperanto kun tieaj e-istoj kaj ecx instruis Esperanton en elementa kaj meza lernejoj.
  En Esperantujo li laboris unue en 1965 kiel la estro de Organiza Komitato de la 21a Internacia Junulara Kongreso en Ootu, kaj poste havis rolojn en Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kiel la estro de Plenuma Komitato('87〜'91), Financa Afero('91〜2000) kaj Revizisto pri Elspezo. Li laboris ankaux por JEI kiel membro de la administrantaro('92〜'04). Oni honoris lin per Siraki-Premio('67), KLEG-Premio('72) kaj Osaka Premio('99).
  De 1984 li laboris por movado en Azio kaj por realigo de Azia Kongreso kiel la unua estro de Komisiono de Azia Esperanto-Movado de Universala Esperanto-Asocio. Plie li laboris de 1992 gxis 2004 kiel membro de UEA-Komitato, kaj en 2004 li estis elektita kiel unu el la honoraj membroj de UEA.
  De 2001 li vizitadis hospitalon pro malfacilo de la spirado kaj en la sekvanta jaro kuracisto diagnozis lin kiel nekuraceblan malsanon de Ne-Specifa Interstica Pneuxmonio. Li bezonis pli kaj pli multe enspiri oksigenon. En tia situacio li cxeestadis nian semajnan kunvenon helpate de membroj. Tiel li montris sian sintenon esti kun la membroj gxis kiam li perdis povon movi sin al la kunvenejo.


会の目次へ(Enhaven de la societo) 田中貞美(Tanaka Sadami)西川豊蔵(Nisikawa Toyozo)竹内登美子(Takeuti Tomiko)