Counter

竹内登美子(1934〜1998) [TAKEUTI Tomiko]

 竹内登美子さん(1934〜1998)は、高槻エスペラント会のために大変な努力をした方々の中のひとりです。登美子さんは生後まもなく朝鮮「京城」(現・ソウル)へ移住し、敗戦後帰国したのち1948年から高槻に居住。エスペラントのことを知ったのは新制中学1年生のときだそうで、1955年に日本エスペラント学会高槻支部の講習会に参加して学習を始めたと聞いています。1961年、竹内義一さんと結婚し、家庭ではエスペラントが日常用語となったようで、その様子がテレビにより取材紹介されました。
 1965年、東京で開かれた世界エスペラント大会に参加されたときを回顧して登美子さんは、「勤務の都合で開会式などに出ただけだったけれど、大会後スエーデンのエスペランチストらを京都の祇園祭に義一さんと一緒に案内したのは楽しい思い出です。」と語っています。
 翌1966年、当会の創立に際しては仲間の皆さんと共にさまざまな課題に取り組まれました。高槻での最初の市民講習会では、その期間中毎日、講師のマドレーヌ・オードビンさん(フランス)の京都・高槻間の送迎をされました。それ以来32年間、会の運営にかかわり中心的な仕事をされました。
 第63回世界エスペラント大会(バルナ・ブルガリア)から数多くの世界大会に参加されたほか、高槻市の友好都市、中国・常州市を何回も訪問しエスペランチストとして両市の友好に貢献されました。
 第1回高槻エスペラント展から毎年開催のエスペラント展を特徴づけ、その充実にも力を尽くしてこれれましたが、思いもかけない病気にかかり懸命の治療の中1998年8月23日、エスペラントへの思いをのこし、夫義一さんの"La Espero"を耳にしながら静かに逝かれました。64歳でした。


S-ino Takeuti Tomiko(1934〜1998) estas unu el multe klopodintaj membroj por Esperanto-Societo en Takatuki(EST). Sxia familio translogxigxis al nuna Seulo en Koreio tuj post sxia naskigxo, repatrujigxis post la milito kaj eklogxis en Takatuki en 1948. Sxi eksciis pri Esperanto(Eo), kiam sxi estis unualernjara lernanto de mezlernejo. Sxi komencis lerni Eo-n en elementa kurso, okazigita de Takatuki-Filio de Japana Esperanto-Instituto. En 1961 sxi edzinigxis kun s-ro Takeuti Yosikazu kaj ili parolis hejme nur en Eo. Tiama ilia hejma vivo estis elsendita de televido.
Sxi partoprenis Universalan Kongreson(UK), okazigitan en 1965 en Tokyo. Sxi parolis rememorante tiaman okazon,"Mi cxeestis nur al la malferma soleno kaj kelkaj programeroj pro profesiaj kialoj. Tamen post la kongreso mi gvidis eksterlandajn e-istojn al Gion-festo en Kyoto kune kun mia edzo Yosikazu. Tio restas cxe mi kiel amuza memoro".
En 1966, okaze de la fondigxo de EST sxi laboris solvante diversajn problemojn kune kun kolegoj. La unuan kurson de EST gvidis s-ino Madeleine Haudebine(francino) kaj sxi logxanta en Kyoto vizitadis la kursejon. Dum la tuta periodo de la kurso s-ino Takeuti akompanadis s-inon Haudebine por sxia trajna veturado inter Takatuki kaj Kyoto. 32 jarojn de post la fondigxo sxi havadis gravan rolon por funkciado de EST.
Sxi unuafoje partoprenis eksterlande okazigitan UK-on en 1978, t.e. la 63a UK en Varna de Bulgario kaj de tiam multfoje partoprenis UK-n. Krom tio kiel e-isto sxi kontribuis por amikigxo inter gxemelaj urboj de Takatuki kaj Changzhou de Cxinio plurfoje vizitante tieajn e-istojn.
Sxi klopodadis por sukcesigi nian Esperantan Ekspozicion de la unua gxis la 32a. Bedauxrinde sxi subite malsanigxis kaj neniel resanigxis, kvankam oni penis por kuraci la malsanon. En la 23a de auxgusto 1998 sxi forpasis auxdante kanton de "La Espero" kantatan de sia edzo Yosikazu. Sxi estis 64-jara.


会の目次へ(Enhaven de la societo) 田中貞美(Tanaka Sadami)西川豊蔵(Nisikawa Toyozo)竹内義一(Takeuti Yosikazu)